Rainbow Warrior
El Vikipedio
La Rainbow Warrior (ĉielarka militisto) estis la ŝipo de Greenpeace.
La unua Rainbow Warrior dronis en Nov-Zelando je la 10-a de julio 1985. En la haveno de Auckland ĝi protestis kontraŭ la nukleaj testoj en Mururoa, atolo de franca polinezio, far la franca registaro. Du membroj de la franca sekreta servo, s-roj Prieur kaj Mafart, fiksis du terajn minojn je la kareno de la ŝipo. La ekslodoj kreis grandan truon en la kareno, tiel dronigante la Rainbow Warrior. Krom unu, ĉiuj ŝipveturantoj sukcesis sekure atingi la marbordon. Mortis la portugala fotografo Fernando Pereira, kiu havis en tiu momento nederlandan ŝtatanecon.
La du sekretaj agentoj estis arestistaj kaj kondamnitaj je longa enkancerigo. Ili post mallonge rajtis forlasi Nov-Zelandon por en ilia propra lando pasigi ĝisfine sian puntempon. Francio ilin akceptis kiel herooj kaj post mallonga deviga hejmrestado ilin liberigis.
En julio 2005 oni avizis ke la tiama franca prezidento François Mitterrand mem donis permeson por la atako.
Intertempe la organizaĵo akiris novan skunon de la sama nomo.