Ĉielarko
El Vikipedio
Ĉielarko estas sepkolora arko sur la ĉielo, kontraŭflankede la suno, formiĝanta pro refrakto kaj difrakto de la sunradioj en la pluveroj. Ĝi okazas, se pluvas kaj la suno radias dorse de la observanto.
La t.n. ĉefa ĉielarko konsistas el ringoj kun la koloroj de la spektro. Malofte aperas ankaŭ sekundara ĉielarko, se la radioj de la suno duoble reflektiĝas, rompas en la pluvero (se la radioj nur unufoje reflektiĝas aperas la ĉefa ĉielarko).