Ramiz Galvão
El Vikipedio
Barono Benjamin Franklin RAMIZ GALVÃO [benĵamin franklin hamiz gaŭvan], ankaŭ nomata nur Barono de Ramiz Galvão (naskiĝis en la 16-a de junio, 1846, en Rio Pardo, Suda Rio-Grando, Brazilo, kaj mortis en la 9-a de marto, 1938, en Rio-de-Ĵanejro), estis literaturisto, medicinisto, profesoro, filologo, biografo, oratoro kaj la plej grava helenisto el Brazilo. En frua 20-a jarcento, li estis direktoro de Garnier Almanako kaj, en 1903, plubikigis en ĉi tiu almanako artikolon pri Esperanto. Ramiz Galvão estis la dua okupanto de la Seĝo 32 de Brazila Beletristika Akademio.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- Brazila Beletristika Akademio (Brazil-portugale) - Oficiala paĝo.