Ramona van Dalsem
El Vikipedio
Ramona van DALSEM (1929 – 7-a de januaro 1997 en Zoetermeer) estis nederlanda/indonezia esperantisto.
Post translokiĝo al Nederlando el sia naskiĝlando Indonezio, Esperanto donis al ŝi "la mankintan ekvilibron", kiel ŝi diris en intervjuo al Pola Radio. Ĉar ŝi "trovis, ke ne ekzistas multaj originalaj E-kantoj", ŝi en 1967 registris ĉe UEA la diskon La feliĉo kaj samjare prezentiĝis al la E-publiko en la Roterdama UK. Sekvis la disko Donu al mi vian manon (1970), la kantaroj Simplaj floroj (1969), Roseroj kaj Kantu kun Ramona (1974), kaj la kasedo En fora lando (1988). Membro de UEA ekde 1963, ŝi ofte donacis al la Asocio.