Rathen
El Vikipedio
Elba Grejsmontaro > urboj kaj vilaĝoj > Rathen < Saksio < Germanio

La kuracloko Rathen estas vilaĝo en Saksio, Germanio. Ĝi situas meze de Saksa Svislando, la germana parto de Elba Grejsmontaro. Rathen troviĝas kun siaj du partoj Oberrathen kaj Niederrathen apud ambaŭ bordoj de la rivero Elbo. Ĝi havas ĉirkaŭ 500 enloĝantojn.
[redaktu] Trafiko
Pramo kunligas Oberrathen ĉe la maldekstra bordo de Elbo kaj Niederrathen (dekstraborda). En Oberrathen troviĝas fervoja haltejo.
[redaktu] Turismo
Turismaj celoj en la ĉirkaŭaĵo de Rathen estas :
- Felsenbühne Rathen (rokoscenejo)
- Bastei
- Höllengrund
- Kohlgrund
- Reingrund
- Amselgrund
- Amselsee
- Polenztal
- Rauenstein