Ratna Mohini
El Vikipedio
Ratna Mohini estis dancistino naskita en Ĝakarto (tiutempe nomata Batavia far nederlandanoj), konata ankaŭ kiel Éli. Ŝia vera unua nomo estis Caroline Jeanne de Souza-Ijke, naskita en 1904 en familio de islamanoj.
Ŝi estas plej konata kiel unua edzino de la fama franca fotisto Henri Cartier-Bresson, kun kiu ŝi edziniĝis en 1937. Ŝi konis lin en 1936 surstrate en Parizo, proksime de parko Moceau, kiam ŝi serĉis sian hotelon (laŭ biografio de la fotisto far Pierre Assouline ; sed laŭ aliaj fontoj ili konatiĝis en Indonezio). Ŝi alvenis al Parizo por studi dancadon kaj dediĉiĝi profesie al tiu ĉi arto. Ili eksgeedziĝis en 1967.
Antaŭ ol edziniĝi kun Henri Cartier-Bresson, ŝi estis unu en la serio de edzinoj de la riĉa nederlanda ĵurnalisto kaj entreprenisto Dominique Willem Berretty.
Krom dancado, ŝi foje verkis poemojn aprezataj far Jean Paulham kaj Henri Michaux; ambaŭ instigis ŝin por publikigi ŝiajn poemojn.
[redaktu] Bibliografio
- Assouline, Pierre. Cartier-Bresson. El Ojo del Siglo, (ISBN 848109403X), 400 paĝoj, Galaxia Gutenberg, Barcelono, 2002. (Hispanlingva tradukaĵo el Cartier-Bresson. L'oeil du siècle)
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.