Raymond Schwartz
El Vikipedio
Raymond SCHWARTZ [reMON ŜVARC] (naskiĝis la 8-an de aprilo 1894, mortis en 1973) estis franca bankoficisto kaj esperanto-verkisto.
Li naskiĝis en Metz, lorena urbo tiam germana, sed en franclingva familio. Li ricevis bonegan edukadon kaj ne nur flue parolis la francan kaj la germanan, sed ankaŭ lernis la latinan kaj la grekan; tre frue li esperantistiĝis kaj revis pri paca estonteco dank' al Esperanto. La unua mondmilito estis por li, kiu estis enarmeigita kaj devis batali sur la orienta fronto, terura seniluziiĝo. Post la milito li ne restis en Metz, denove franca, sed elmigris al Parizo, kie li laboris kaj fine emeritiĝis kiel kundirektoro de grava banko. Havante ian duoblan vizaĝon, li estis serioza kaj kompetenta homo en sia profesio, kaj samtempe ludis en Esperantistaj kabaredoj, kie li kreis multe da skeĉoj, tiel ke multe da Esperantistoj, kiuj lin nur supraĵe konis, lin imagis ĝoja drinkemulo.
Liaj skeĉoj kaj liaj libroj estas ege amuzaj kaj spritaj, sed ne ĉiam tre prudaj. Je la komenco de «Duoncento da fraŭlinoj» en Kun siaspeca spico:
-
- Jen estis fraŭlin' en Parizo;
- ŝi dormis sen noktoĉemizo,
- feliĉe ŝi havis
- - Kaj tio min ravis -
- piĝamon en mia valizo.
- Jen estis fraŭlin' en Parizo;
Lia romano Kiel akvo de l’ rivero (1963) estas unu el la plej longaj kaj bontaksataj romanoj en Esperanto. Ĝi meritas apartan artikolon, baldaŭ aperontan.
En Parizo Schwartz gvidis la kabaredojn: Verda Kato (1920 - 1926), Bolanta kaldrono (1936 - 1939), Tri koboldoj (1944 - 1956). Li redaktis la ĵurnalon La Pirato kaj kontribuis per humuraĵoj inter alie al la Sennacieca Revuo.
[redaktu] Kiel Akvo de l' Rivero
Raymond Schwartz estis multe pli sentema, ol oni kredis, kaj lia humura masko eble utilis por kaŝi lian vundiĝemon. Pripensiga estas unu el liaj aforismoj: «Post riparo aĵo ne plu estas kiel antaŭe. Ankaŭ ne la amikeco.» Sed oni malinklinas konfidi sin al homoj ne kapablaj kompreni, kaj dum lia junaĝo Raymond Schwartz, kiu same amis la francan kulturon kiel la germanan, multe suferis pro la milito. Vidinte ambaŭflanke de la landlimo tro de Esperantistoj, kiuj forĵetis sian universalisman idealon kaj fariĝis varmaj patriotoj, li ne plu kredis je la sennacieco kaj poste ĉiam rifuzis aliĝi al SAT, kvankam li ĉiujare kontribuis al Sennacieca Revuo per sia artikolo «Laŭ mia ridpunkto».
Ne volante verki sian aŭtobiografion, li rakontas la historion de juna Franco, kiu tre amas Germanion. Li iras al Berlino, trovas tie multe da amikoj kaj post unu jaro sentas sin tute hejma en tiu urbo. Li sin rigardas preskaŭ Germano. Subite ekokazas la milito, tuj la amikoj fuĝas de li, oni lin rigardas kiel malamikon. Li sukcesas pasi al Francujo, lasante post si la duonon de si mem. Estas certe, ke se tiu romano povus esti legata de Alzaca-Lorenanoj, ili tuj komprenus lin. Sed la familio rifuzis, ke oni traduku la libron, kaj ĝi perdis sian efikon.
[redaktu] Listo de verkoj
- Verdkata testamento (1926) (poemaro)
- Prozo ridetanta (1928)
- Anni kaj Montmartre (1930) (romaneto)
- La stranga butiko (1931) (poemaro)
- La ĝoja podio (1949)
- Kiel akvo de l’ rivero (1963) (romano)
- Ne kiel Meier! (1964)
- ... kun siaspeca spico! (1971)
- Vole ... Novele (1971) (novelaro)
[redaktu] Eksteraj ligoj
La Rido kaj Vervo de Raymond Schwartz
Pliaj rete legeblaj verkoj
Mallonga vivhistorio kaj bibliografio
Heliko Recepto ;-)
Verkoj de kaj pri Raymond Schwartz en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo
La unua versio de tiu ĉi artikolo estis prenita de la Enciklopedio de Esperanto (EdE en ekstera arkivo). |
Raymond SCHWARTZ (ŝvarc), franco, bankoficisto. Nask. 8 apr. 1894 en Metz. Tie li fondis en 1913 EG „Amika Rondo“. Ekde 1920 li gvidis dum kelkaj jaroj la faman E-an kabareton „Verda Kato“ en Parizo. E 1932 ĉefred. de la „Gazeto de la XXIV. Kongreso“. Li publikigis rimaĵojn jam en 1912 (en „Tutmonda Espero“ kaj post la milito poemojn kaj artikolojn en diversaj gazetoj, precipe en L. M. Ekde 1933 li redaktas la monatan spritgazeton, „La Pirato“. En S. la E-a mondo trovis sian humoriston, kiu la tro verdajn flankojn de la movado scias mirinde eklumigi per sia buba spegulpeceto. En la Pirato li estas vere la „terura infano“ de la E-a familio: nenio restas kaŝita antaŭ li kaj nenion li indulgas, kiu aŭ kio estas inda je grimaco aŭ pinĉo. Sed pinĉante per moko, samtempe li tiklas per sprito, tiel ke la pinĉito mem devas ridi anstataŭ indigni - Liaj versaj verkoj “Verdkata Testamento“ (1926) kaj „La Stranga Butiko“ (1931), estas plenaj de la sukaj fruktoj de lia kurioza fantazio: kanzonoj laŭ kabareta stilo, ironia rezento de strangaj tipoj verdaj kaj neverdaj, akre trafaj kaj milde pikaj observoj, spritaj vortludoj. Ĉio ĉi, prezentita per perfekta verstekniko, montras lin kiel simpatian bohemon, kiu havas tre sanan racion, grandan ĝukapablon pri la etaj ĝojoj de l' vivo, kompreneman ridon pri ĉiu homa malforto, sanan ironion pri ĉio gravmiena kaj hipokrita. La samaj kvalitoj distingas liajn prozajn skizojn, aperintaj en la „Prozo ridetanta“ (1928). Lia mallonga romano: „Anni kaj Montmartre“, rakontinta la danĝerajn aventurojn de naiva germana knabino en Parizo, estas unu el niaj plej plezure legeblaj originalaĵoj. En ĝi mankas ĉiu sentimentala siropo aŭ gravmiena moralprediko kaj la akre trafa karakterizo, simpla, natura prezentmaniero kaj interesa templekto ĝin faras vere eta ĉefverko. Aparta valoro de la libro estas ĝia stilo: kerne E-a, facilflua, natura, plena de surprize vidigaj bildoj kaj ĉarma familiareco.