Reşiţa
El Vikipedio
Reşiţa (reŝica) (hungare: Resicabánya, germane: Reschitz) estas urbo en Rumanio suderiente de Timişoara. En 1910 ĝi havis 17.384 loĝantojn (germanoj, rumanoj, hungaroj); en 1992 92.516 (rumanoj, germanoj, 4% hungaroj). Ĝi estas grava industria urbo. Ĝia unua mencio skribe estas en 1569. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario, (Krassó-Szörény vármegye). Ĝi formiĝis fare de unuiĝo de Reşiţa Montană kaj Reşiţa Română en 1911. Administre apartenas al ĝi Câlnic, Cuptoare+Secu, Doman, Moniom, Ţerova.
[redaktu] Renomaj personoj
- Doru Popovici (17-a de februaro 1932) rumana komponisto kaj muzikologo
- Anton Zeman (*17-a de oktobro 1937) rumana komponisto
- Jan Cornelius (*1950), germana verkisto.
- Cristian Chivu (*1980), rumana piedpilkludisto.