Religioscienco
El Vikipedio
Religioscienco estas scienca fako komparanta diversajn religiojn.
Malgraŭ tema proksimeco al teologio, religioscienco per siaj metodoj kaj celoj klare diferenciĝas. Kvankam ĝiaj detaloj en diversaj landoj kaj edukaj institucioj varias, tiun ĉi sciencobranĉon ĝenerale karakterizas, ke ĝi
-
- studas pli ol unu religion
- donas al ĉiu el ili samrangan atenton
- komparas ilin
- studas religiojn kiel sociajn, kulturajn kaj historiajn fenomenojn en objektiva perspektivo
- ne celas eduki apologiantojn de religia doktrino.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
![]() |
Ĉi tie estas aldonaj eksteraj ligiloj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn eksterajn ligilojn kaj metos ilin en la artikolon. |
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.