Renaat Braem
El Vikipedio
Renaat BRAEM [bram] (naskiĝis en Antverpeno la 2-an de aŭgusto 1910, mortis en Essen la 24-an de januaro 2001) estis flandra arkitekto.
Enhavo |
[redaktu] Biografio
Braem sekvis kursojn en la tridekaj jaroj de la pasinta jarcento ĉe Le Corbusier. Li estas konsiderata la plej grava moderna arkitekto de Belgio, pro liaj rimarkindaj konstruaĵoj sed ankaŭ pro liaj ideologiaj sintenoj, kiuj ĉiam akompanis lian verkadon.
Inter 1947 kaj 1975 li estis profesoro ĉe la Hoger Instituut voor Bouwkunst en Stedenbouw (Supera instituto pri konstruado kaj urbanizado) en Antverpeno. En 1968 li publikigis la verkon Het lelijkste land ter wereld (La plej malbela lando de la mondo), en kiu atakis la ĝistiaman urbanizadon de Belgio. En pli alta aĝo Braem ankaŭ pentris kaj skulptis. Renaat Braem estis la bopatro de Hendrik de Roover.
[redaktu] Verkoj
- 1935 - Urbo de l' mortintoj
- 1934 - Linia urbo (urbo laŭlonge de la Albertkanalo inter Antverpeno kaj Lieĝo)
- 1950 - Brauns-domo en Kraainem
- 1951-1958 - Urbokvartalo de Kiel
- 1958 - Braem-Severin-domo: lia propra domo en Deurne
- 1956-1969 - Modela urbo en Bruselo
- 1952-1967 - La policeja nubskrapulo en Antverpeno
- 1957-1967 - Urbokvartalo Sint-Maartensdal en Loveno
- 1960-1965 - Urbokvartalo Arenaplein en Deurne
- 1966 - La domo de Gerard Alsteens (GAL) en Overijse
- 1971-1978 - La rektorejo de la universitato de Bruselo
- 1972-1977 - Urbokvartalo en Boom
[redaktu] Libroj
- Het lelijkste land ter wereld (La plej malbela lando de la mondo) (1968)
- Het schoonste land ter wereld (La plej bela lando de la mondo) (1987)