Renato Corsetti
El Vikipedio
Renato Corsetti [renato korseti] (naskiĝinta en Romo la 29-an de marto 1941) estas itala esperantisto, lingvisto kaj la nuna prezidanto de UEA. Li estis reelektita por dua periodo en la Pekina Universala Kongreso en aŭgusto 2004.
Enhavo |
[redaktu] Biografio
Post studadoj en la universitato (en la fakoj ekonomio, entreprena organizado kaj poste socilingvistiko kaj psikolingvistiko), li laboris dum multaj jaroj kiel bank-direktoro en Italio. Ekde la mezo de la 1990-aj jaroj, li laboris kiel helpanto kaj poste profesoro pri Psikopedagogio de Lingvo kaj Komunikado en la Universitato de Romo.
Li estas Esperantisto de la mezo de la 1960-aj jaroj. Li havis multajn postenojn en la movado (i.a. prezidanto de TEJO, prezidanto de la itala landa asocio de UEA, vicprezidanto de UEA) kaj nun estas prezidanto de UEA. Li defendas la ideon, ke la Esperanto-movado estas movado por plibonigi la mondon, ne simple por provizi la movadanojn per komforta medio (vidu: Finvenkismo, Raŭmismo).
Corsetti estas profesoro de AIS kaj kontribuis plurajn kursojn al ties studadsesioj. Li ankaŭ estas ano de Akademio de Esperanto.
[redaktu] Verkado
Renato Corsetti verkis en Esperanto kaj en la itala pri lingva politiko, Esperanto, infana dulingveco, psikopedagogio de lingvo kaj komunikado.