Rhein-Main-Verkehrsverbund
El Vikipedio
Ĝi kunordigas la publikan transporton de suda Hesio. Fondita en 1995 kiel tiutempe laŭ areo plej granda trafika komunaĵo de Germanio. Por pli da informoj pri organizo kaj historio vidu la germanlingvan artikolon.
Enhavo |
[redaktu] Biletoj
[redaktu] Difino de la prezoj
La areo de RMV estas dividita en areoj, kiuj ampleksas unu aŭ plurajn urbojn / vilaĝojn. Ene de unu areo oni pagas maksimume por tarifon 3 (krom speciala regulo por la flughaveno de Frankfurto ĉe Majno), por mallongaj distancoj malpli (laŭ diversaj sistemoj diversloke). En Frankfurto ekzistas krome iometa rabato ekster pinta tempo. Al apuda areo validas tarifo 4 (kun specialaj reguloj por mallongaj distancoj), por pli longaj veturoj 5, 6 aŭ 7.
[redaktu] Ofertitaj biletoj, valideco
Biletoj tuj validas ekde aĉeto, oni ne stampas ilin.
Interrompoj de veturo ne estas permesataj kun unudirektaj biletoj. Oni rajtas ŝanĝi al iu ajn alia veturilo en RMV-sistemo, sed necesas preni la plej fruan konekton. RMV-biletoj ne validas en longdistancaj trajnoj (IC, EC, ICE).
Ekzistas tuttagaj biletoj (validaj de mateno ĝis mateno - noktaj busoj apartenas al la antaŭa tago), semajnaj biletoj (iuj 7 sinsekvaj tagoj), monataj kaj jaraj.
Por pluraj personoj veturantaj kune ekzistas grupa tuttaga bileto (maksimume 5 personoj, kutime jam indas por 2).
Infanoj sub 6 jaroj ne bezonas bileton.
[redaktu] Vendo
Por ekveturo per rela veturilo necesas aĉeti bileton ĉe aŭtomato. Ankaŭ ĉe kelkaj grandaj bushaltejoj ekzistas aŭtomatoj, sed en busoj oni povas ĉiam aĉeti biletojn ĉe la ŝoforo.
Uzo de aŭtomatoj:
- Eventuale premu la butonon kun la flago-simbolo por ricevi uzo-indikojn en alia lingvo.
- Tajpu la numeron de la komunumo, al kiu vi volas veturi. La numeron vi trovas sur la listo fiksita al la aŭtomato.
- Premu la butonon, kian bileton vi deziras (por plenkreskuloj maldekstre, por infanoj dekstre). Por gravaj konektoj (precipe por veturoj ene de Frankfurto) foje ekzistas butonoj, kiuj kombinas destinon kaj bileto-tipon, do tiam sufiĉas tiu unu butono.
- La prezo estas indikata, kiun vi pagu. Foje necesas unue elekti per numero, ĉu veturi rekte aŭ kromvojon.