Robert De Niro
El Vikipedio
Robert DE NIRO (naskiĝis la 17-an de aŭgusto, 1943 en Novjorko) estas usona aktoro.
La filo de artistoj – la patrino estis pentristino kaj la patro estis pentristo, skulptisto kaj poeto - jam kiel 10-jarulo staris sur la scenejo de teatro: kiel leono en la teatrajxo The wizard of Oz. En la jaro 1963 li unuafoje aperis en filmo: The wedding party estis la titolo. Internacian famon li gajnis per la filmo Mean streets; per gxi ankaux komencigxis plurjara sukcesoplena laboro kune kun la regxisoro Martin Scorsese.
Sian unuan Oskaron Robert de Niro gajnis en la jaro 1974, pro la plej bona epizoda rolo en la filmo The Godfather, Part II, direktorita de Francis Ford Coppola. Dua Oskaro sekvis en 1981, pro Raging bull, en kiu li transprenis la rolon de la boksisto Jake La Motta.
Rimarkinde estas, ke Robert de Niro cxiam ege intense preparas siajn rolojn. Por Taxi driver li akiris la licencon por sxofori taksion, por New York, New York li lernis ludi saksofonon, kaj por Raging bull li dum unu jaro cxiutage trejnis bokson, krome li ene de tri monatoj pezigxis je 30 kilogramoj por konvinke prezenti sin kiel la boksisto maljunigxanta.
[redaktu] Listo de filmoj
- Mean Streets (Usono, 1973)
- The Godfahter, Part II (Usono, 1974)
- Taxi Driver (Usono, 1975)
- Novecento (Italio/Francio/Germanio, 1976)
- New York, New York (Usono, 1977)
- The Deer Hunter (Usono, 1978)
- Raging Bull (Usono, 1979)
- The King of Comedy (Usono, 1982)
- Once Upon a Time in America (Usono, 1984)
- Brazil (Britio, 1984)
- The Mission (Britio, 1986)
- The Untouchables (Usono, 1987)
- Midnight Run (Usono, 1988)
- Jacknife (Usono, 1989)
- Good Fellas (Usono, 1990)
- Stanley & Iris (Usono, 1990)
- Awakenings (Usono, 1990)
- Cape Fear (Usono, 1991)
- Backdraft (Usono, 1991)
- Mad Dog and Glory (Usono, 1993)
- Mary Shelley’s Frankenstein (Usono, 1994)
- The Fan (Usono, 1996)
- Great Expectations (Usono, 1997)
- Meet the Parents (Usono, 2000)
- 15 Minutes (Usono, 2001)
- The Score (Usono, 2001)
- Showtime (Usono, 2002)
[redaktu] Eksteraj ligiloj
Informo ĉe imdb.com (angla)
http://movies.yahoo.com/shop?d=hc&id=1800010759&cf=movies&intl=us
http://www.malecare.com