Rudolph Valentino
El Vikipedio
Kino > Aktoroj > Rudolph VALENTINO
Rudolph VALENTINO [rudolf valentino], realnome: Rodolfo Alfonso Raffaello Piero Filiberto Guglielmi di Valentina d´Antoguolla (naskiĝis la 6-an de majo, 1895, mortis la 23-an de aŭgusto, 1926) estis usona aktoro.
Naskiĝinte en Castellaneta (Italio), li en la jaro 1913 elmigris al Usono, kie li unue vivtenis sin kiel kelnero kaj dancisto. En 1917 li ricevis sian unuan malgrandan rolon en filmo. Famon li gajnis per sia rolo en la filmo The Four Horsemen of the Apocalypse en 1921. Baldaŭ li fariĝis mondkonata sekssimbolo, kaj lia frua morto - 1926 en Novjorko - kaŭzis veran histerion inter liaj faninoj. Oni taksis, ke lian entombigon ĉeestis 100.000 homoj.
[redaktu] Listo de filmoj
- The Four Horsemen of the Apocalypse (Usono, 1921)
- The Sheikh (Usono, 1921)
- Moran of the Lady Letty (Usono, 1922)
- Blood and Sand (Usono, 1922)
- Monsieur Beaucaire (Usono, 1924)
- The Eagle (Usono, 1925)
- Cobra (Usono, 1925)
- The Son of the Sheikh (Usono, 1926)
[redaktu] Eksteraj ligiloj
http://www.geocities.com/~rudyfan/rudy.htm
http://imdb.com/name/nm0884388
http://www.silentgents.com/PRudy.html
http://www.silentgents.com
![]() |
Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon. |