Ryanair
El Vikipedio
|
Ryanair estas irlanda fluglinio. El la aerlinioj, kiuj proponas la plej malaltajn veturprezojn ĝi estas la plej granda en Eŭropo.
Ĝi funkciigas 76 flugvojojn al 13 landoj tra Eŭropo kaj posedas 44 Boeing 737 flugmaŝinojn (2003). London Stansted flughaveno estas la ĉefa centro por Ryanair. En 2003 ĝiaj aviadiloj flugas al Aŭstrio, Belgio, Britio, Danlando, Francio, Finlando, Germanio, Nederlando, Irlando, Italio, Hispanio, Portugalio, Norvegio kaj Svedio.
Fondita de irlanda entreprenisto D-ro Tony Ryan kaj nun gvidata de Michael O’Leary, Ryanair estas unu el la plej polemikigaj aerlinioj en Eŭropo, laŭdata kaj kritikata egalmezure de diversaj grupoj.
Ĝiaj subtenantoj laŭdas ĝian sintenon pri aparte malaltaj veturprezoj, ĝian radikalan administradon, ĝian popularismon kaj ĝian pretecon defii la “aŭtoritatojn kaj eminentulojn” en la aerlinia industrio. Ĝiaj kritikantoj akuzas ĝin pro la malbona traktado de klientoj. Ili plendas ankaŭ ke, Ryanair uzas flughavenojn, kiuj estas tro for de la celitaj urbegoj kaj malpermesas sindikatojn en la entrepreno. Oni aparte plendas pri ĝiaj insultegaj atakoj kontraŭ oponantoj, ĉefe Mary ROURKE, la irlanda Ministrino pri Transporto de 1997 ĝis 2002, kiun oni persone mokis per serio de ĵurnalaj reklamoj kiam ŝi rifuzis dispecigi la ŝtatan monopolon Aer Rianta, kiu estras irlandajn flughavenojn.
[redaktu] Ekstera ligo
- http://www.airlinequality.com/Forum/ryan.htm
- http://www.ryan-be-fair.org
- http://www.duchs.com/wp/2004/07/the-financial-operations-of-ryanair
Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon. |