Sânsimion
El Vikipedio
Sânsimion (hungare: Csíkszentsimon) estas komunumo en Rumanio sur la la maldekstra bordo Olt (rivero) sud-sudoriente de Miercurea Ciuc. En 1910 ĝi havis 1 mil 788 loĝantojn kaj en 1992 2 mil 086 (hungaroj). Ĝi havas nutraĵ- kaj lignoprilaborada industrion. Ĝia unua skriba mencio estas en 1333. Ĝi estis ĉikseĝa vilaĝo. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 apartenis al Hungario (Csík vármegye). Administre apartenas al ĝi Cetăţuia.