Sabadell
El Vikipedio
Geografio > Eŭropo > Hispanio > Katalunio > Sabadell
Sabadell estas urbo en Hispanio, en la provinco Katalunio, kun-ĉefurbo de la distrikto (comarca) Okcidenta Vallés.
Loĝantaro: 200.000 homoj.
Ĝi estas grava industria centro, ĉefe teksa.
Sabadell estis unu el la centroj de la Esperanto-movado en la iberia duoninsulo. En la 30-aj jaroj ekzistis grupo de laboristaj esperantistoj. Nuntempe ĝi estas la sidejo de Kultura Asocio Esperantista.