Sakarozo
El Vikipedio
Sakarozo estas la kemia nomo de la tabla sukero. La sakarozo estas disakarido; ĉiu molekulo konsistas el du "simplaj" sukeroj (el unu glukozo kaj unu fruktozo), nomataj monosakaridoj.
Enhavo |
[redaktu] Konstruo
Sakarozo estas disakarido konstruata el unu molekulo de glukozo ligita per α(1-2)-glikozida ligo al unu molekulo de fruktozo.
[redaktu] Produktado
La sakarozo estas ĝenerale ekstraktata, purigita, kristaligita el sukerkano aŭ sukerbeto. Plia sukera (sed komerce negrava) fonto estas la sorgo kaj sukeracero. (pli detale ĉe sukero)
[redaktu] Uzado
La pura sakarozo estas la plej ĝenerala dolĉigaĵo en la moderna, industriiĝinta mondo. La homo kaj la plimulto de la mamuloj volonte akceptas la nutraĵojn dolĉigitajn per sakarozo. La prilaboritaj kaj ĝuaj nutraĵoj ofte enhavas sakarozon.
[redaktu] Sanecaj efikoj
La sakarozo havas tre malfavorajn efikon je la sano. La plej ĝenerala estas la denta kario, ĉe kiu la acido produktata de bakterio kaŭzas difektiĝon de la emajlo. La sakarozo havas grandan energienhavon, kiu povas kaŭzi dikiĝon. La homoj suferantaj je diabeto devas ĉiam kontroli sian sukerkonsumadon.
[redaktu] Sukera anstataŭaĵo
Pro la malsanigaj efikoj de la sukero estis ellaboritaj sukeraj anstataŭaĵoj, kvankam ili ŝajnas ne tiel vaste uzeblaj kiel sukero kaj ili havas aliajn malbonajn efikojn je la sano.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- http://www.compchemwiki.org/index.php?title=Sucrose Spaca vido de la molekulo
- http://www.chem.qmul.ac.uk/iupac/2carb/app.html Angla sukera nomenklaturo