Sukerkano
El Vikipedio
[[Vikipedio:Kiel legi la taksonomion|]]Sukerkano | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
|
||||||||||||||
|
||||||||||||||
Saccharum officinarum |
Sukerkano aŭ oficina sakaro (Saccharum officinarum) estas planto el la familio de poacoj.
Laŭ aspekto ĝi similetas al bambuso kaj al junko, la tigoj povas atingi la diametron ĝis 5 cm kaj alton ĝis 4 m.
Ĝis malkovro de la sukerenhavo de sukerbeto, ĝi estis preskaŭ la sola fonto por la sukero. La origina loko de la planto estis Barato, sed oni mencias ankaŭ Novgvineon kaj Ĉinion. La certa origino estas neklara.
Oni kultivas la sukerkanon dismonde kaj ĝi donas 55% de la sukerpruduktado. ĉefaj kultivlandoj estas Barato, Aŭstralio, Tajlando, Sudafriko, karibaj insuloj kiel Kubo, Jamajko kaj Dominika Respubliko kaj kompreneble Brazilo.
La enteno de sukerkano je sukero (ĉefe sakarozo) estas ĝis 18% kaj vakso, kiu parte uzeblas en la indutrio.
Ĉe la industria sukerproduktado la fibrecaj apartoj de sukerkano uzatas kiel bruliĝaĵoj por la produktado.
En Brazilo, oni uzas la sukerkanon por produkti alkoholaĵojn. Dum la naftokrizoj oni uzas tiujn alkoholaĵojn por peli la aŭtojn. Ne estas en Brazilo aŭtomobiloj pelitaj per pura benzino. Normale, aŭtomobiloj en Brazilo, uzas miksaĵo da 20-25% da alkoholo kaj 75-80% da benzino. Hodiaŭ modernaj brazilaj aŭtomobiloj povas uzi 100% sukerkana alkoholon aŭ tiu miksaĵo por veturi sen bezono de adaptigo.
Ankaŭ en Brazilo, oni uzas la fibron de sukerkano por anstataŭigi lignon en farado de simplaj mobeloj aŭ neluksaj konstruaĵoj.
[redaktu] Ekonomika vidpunkto
2 003 (Fonto NAO) |
kultivata areo (kHa) |
Rendimento (kilogramcento/Ha) |
Produktado (Mt) |
Mondo | 20 419,7 | 652,9 | 1 333,3 |
Brazilo | 5 342,9 | 722,9 | 386,2 |
Barato | 4 607,6 | 628,6 | 289,6 |
Ĉinio | 1 328,0 | 695,6 | 92,4 |
Tajlando | 970,0 | 664,0 | 64,4 |
Pakistano | 1 086,0 | 479,3 | 52,1 |
Meksikio | 639,1 | 706,1 | 45,1 |
Kolombio | 435,0 | 841,4 | 36,6 |
Aŭstralio | 423,0 | 851,3 | 36,0 |
Usono | 403,8 | 775,2 | 31,3 |
Kategorioj: Agrikulturo | Poacoj | Manĝaĵoj | Biokemio | Nutrado