Salomone Rossi
El Vikipedio
Salomone ROSSI (naskiĝis en 1570- mortis en 1630) estis renesanca komponisto.
Salomone Rossi estas unu el kelk-opa nombro da malnov-epokaj komponistoj (i.a. Guglielmo, Effrem, Rittangel kaj aliaj) kiuj estis judaj kaj gardis sian religion ĝis sia morto.
Rossi verkis sufiĉe grandan sumon da muziko. Elstara estas lia antologio Aŝirim Asher Li'Ŝlom kiu kombinas pra-arkaikajn hebreajn preĝojn kun muziko en renesanca stilo. Li ĝin publikigis en Venecio 1623.
Oni povas konsideri tiun "eksperimenton" senefika. Fine oni hodiaŭ ne plu aŭdas tian muzikon en sinagogo kaj eĉ ĝin rigardas kiel blasfemon.
Do ne plu aŭdiĝas tia muziko en sakra ĉirkaŭo, sed koncerta salono.