San Cristóbal de las Casas
El Vikipedio
San Cristóbal de las Casas estas urbo en la centra altebenaĵo de federacia ŝtato Ĉiapaso, en Meksiko. Ĝi situas en la Sierra Madre-montoj ĉe 16.75°N 92.63°Ŭ Mapo, supermara nivelo 2100m. En 2003 la urbo havis ĉ. 121,100 loĝantojn.
La urbo estis pli frue konata kiel "San Cristóbal"; la "de las Casas" estis aldonita je honoro al Bartolomé de Las Casas, hispana pastro kiu batalis por la rajtoj de la indiĝenoj. La urbo havas belegan kolonian arkitekturon.
La urbo situas proksime al Tzotzil, majaa komunumo de San Juan Chamula, kaj Zinacantán, kaj je duontaga busveturo de la klasikaj majaaj ruinoj de Palenque. Ĝi estas populara ekirejo por eŭropaj turistoj por viziti la antikvan kaj la majaan kulturon.
En 1994 la Zapatista Armeo de la Nacia Liberigo uzis San Cristobal kiel unu el kvar urboj por eki sian revolucion. Nun, 10 jarojn post la eventoj, la spuroj de la zapatistoj estas ĉie troveblaj en la urbo (grafitioj, pupoj, afiŝoj, t-ĉemizoj).
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- http://www.placeopedia.com/?6267
- http://www.sepomex.gob.mx/Sepomex/Servicios/Busca+tu+Codigo+Postal
- http://www.inegi.gob.mx
- http://www.conapo.gob.mx/00cifras/5.htm