Sankta Jozefo el Kupertino
El Vikipedio
Ĉi tiu artikolo bezonas poluradon, ĉar ĝi montras stilajn kaj/aŭ gramatikajn kaj/aŭ strukturajn problemojn, kiuj ne konformas al bona kvalitnivelo. La priskribo de la problemo troviĝas ĉi tie. |
Sankta Jozefo el Kupertino | |
---|---|
Sanktulo | |
Naskiĝis | 17-a de junio 1603, Copertino, apud Lecce |
Mortis | 18-a de septembro 1663, Osimo apud Ancona |
Kultata de | Romkatolika Eklezio |
Beatigita | 1753 |
Enkanonigita | 1767 |
Sanktejo Maĵora | |
Festotago | 18-a de septembro |
Atributoj | |
Patrono de | patrono de pilotoj, flugistoj, flug-pasaĝeroj, kosmonaŭtoj, paraŝutistoj kaj ankaŭ de malbonaj studentoj |
Jozefo el Kupertino, propranome Felice Desa estis franciskana monaĥo, kiu vivis 14 jarojn en Asizo (la loko de aktivado de Sankta Francisko el Asizo). Li estas konata kiel sankta patrono de pilotoj, flugistoj, flug-pasaĝeroj, kosmonaŭtoj, paraŝutistoj kaj ankaŭ de malbonaj studentoj.
Jozefo iĝis frato ĉe la kapucenoj tiam li estis 17-jaraĝa. En 1621 li ŝanĝiĝis kaj aniĝis al la konventualoj, ankaŭ membroj de la sama religia familio. Ĉar Jozefo el Kupertino estis malintelektulo, oni allasis sin aniĝi nur hurde. La ekleziuloj ege malfaciligis lian sacerdotiĝon. Ofte li travivis viziojn kaj ekstazojn. Laŭ diversajn rakontoj Jozefo antaŭvidis kaj antaŭdiris multajn okazaĵojn. Jozefo el Kupertino estas konata kiel „fluganta sanktulo“ kaj mistikulo. Li eniris en ekstazojn, kiam ajn li ekvidis [[[bildo]]n de Sinjoro [[[Jesuo]], de Virgulino Maria, de Sankta Francisko el Asizo. Li eligis ekkrion kaj poste ŝvebis en la aero. Laŭdire lia ŝvebado daǔris de unu ĝis tri horoj. Liaj levitacioj ripetiĝis multfoje. Kredantoj mirigite alkuradis, dume kuracistoj kaj sciencistoj lin esploris por kompreni, kiel tio eblas. Ne nur levitacioj, sed ankaŭ flugoj en la aero altiradis grandajn homamasojn. La Sankta Ofico (Inkvizicio) ricevis anoniman leteron kun la sekva teksto: „Ĉi tie en Puglia estas iu 33-jara frato, kiu faras el si Mesion kaj tiras post si amasojn.“ Malgraǔ tio, ke li neniam faris el si Mesion, Jozefo ekstaris antaŭ la tribunalo, sed neniu kuraĝis lin kondamni, ĉar li levitaciis antaŭ la okuloj de la papo kaj kunvenintaj kardinaloj. Kiam la prelatoj vidis tiun miraklon propraokule, ili fariĝis liaj simpatiantoj. Ĝis sia morto Jozefo estis sub inspekto de la Inkvizicio kaj estis tenata en izoleco kaj en devigita ekzilo.
Pli ofte la inkvizicio eklezia pliinteresis sin pri li, la travivaĵojn de Jozefo ili juĝis suspektindajn. Oni decidis forsendi monaĥon al la monaĥejo en malproksimaj lokoj (Asizo, Osimo ktp.). En Asizo Jozefo renkontis la dukon Johann Friedrich von Braunschweig-Lüneburg. La renkontiĝo kun la duko estis impresinta kaj la parolado de Jozefo influis la decidon de la duko iĝi katoliko.
Enhavo |
[redaktu] Naskita
17-a de junio 1603, Cupertino
[redaktu] pastra konsekro
28-a de marto 1628
[redaktu] mortis
18-a de septembro 1663, Osimo
[redaktu] Venerebla
?
[redaktu] Beata
24-a de februaro 1753
[redaktu] Sankta
16-a julio 1767