SEPA
El Vikipedio
SEPA estas mallongigo de la angla Single Euro Payments Area (proksimuma traduko: unuigita eŭro-pagzono). Laŭ la nunaj planoj komence de 2008 ĉiuj bankoj de la eŭro-zono kapablu prilabori ne nur transŝtatajn eŭro-ĝirojn, sed ankaŭ pagojn per kartoj kaj aŭtomatajn enkasigojn (de periode ripetiĝantaj pagoj, kiel elektro, abono k.s.). Komence de 2010 la enlandaj kaj eŭro-pagsistemoj integriĝu, tiel ke por civitano ne plu rimarkeblos diferenco inter enlanda kaj SEPA-pago.
En iuj landoj, kiel Belgio, la pagsistemo jam estas tute aŭtomatigita kaj ne estos bezonataj grandaj investoj. En aliaj landoj eĉ ne ekzistas racia enlanda interbanka pagsistemo kaj la defio estas grandega. SEPA ne pritraktos ĉekojn; ili estonte uzeblos nur enlande kaj verŝajne baldaŭ tute malaperos.
[redaktu] Ekstera ligilo
Eblas observi la progreson de la SEPA-projekto per la retejo de la Eŭropa Centra Banko.
Tiu ĉi artikolo plene aŭ parte estas bazita sur artikolo de Roland Rotsaert el la internacia magazino sendependa Monato, kun permeso de la eldonejo. |