Shirley MacLaine
El Vikipedio
Kino > Aktoroj > Shirley MACLAINE
Shirley MACLAINE (* la 24an de aprilo 1934 en Richmond, Virginio) estas usona aktorino kaj dancistino, ankaŭ reĝisorino.
Ŝi komencis sian karieron kiel kantistino kaj dancistino en la Broadway-Teatro. En 1956 ŝi ricevis sian unuan filmrolon en la Hitchcock-filmo The Trouble with Harry.
Shirley MacLaine, kiu komence reprezentis la rolskemon de infaneca naivulino, en siaj pli malfruaj filmoj pli kaj pli transiris al karakteraj roloj. Ekde la 1970-aj jaroj ŝi ankaŭ verkas kaj engaĝiĝas por politikaj celoj.
Ŝi estas la fratino de la aktoro Warren Beatty.
Famaj filmoj:
- The Trouble with Harry (Usono, 1956)
- Around the World in 80 Days (Usono, 1956)
- Ask any Girl (Usono, 1959)
- The Apartment (Usono, 1960)
- Irma la Douce (Usono, 1963)
- Two Mules for Sister Sara (Usono, 1969)
- A change of Seasons (Usono, 1980)
- Terms of Endearment (Usono, 1983)
- Steel Magnolias (Usono, 1989)
- Postcards from the Edge (Usono, 1990)
Premioj:
- Oskaro por la ĉefrolo en Terms of Endearment (1984)