Sidney (Brita Kolumbio)
El Vikipedio
Sidney estas urbeto situanta ĉe la norda parto de la Duoninsulo Saanich, en Vankuvera Insulo en la kanada provinco Brita Kolumbio. Parto de la Aglomeraĵo Viktorio, ĝi havas proksimume 11 000 loĝantojn. Ĝi troviĝas senpere oriente de la internacia flughaveno de Viktorio, kaj sude de la provinca pramdoko ĉe Swartz Bay. En Sidney estas la sola kanada doko de la vaŝingtonia pramsistemo, de kie pramŝipoj servas al Anacortes kaj la insularo Sanjuana. Sidney situas laŭ provinca ŝoseo 17, kiu trakuras la urbeton de nordo al sudo.
Okcidente de Ŝoseo 17 estas mikse unufamiliaj domoj kaj malpezaj industriejoj. Oriente de la ŝoxeo plimultas apartamentecaj loĝejoj (kvankam ankaŭ tie estas unuopaj domoj) kaj tie ĉi troviĝas la komerca kaj kultura centro de la urbeto.
[redaktu] Esperanto
Sidney estas grava loko en la Kanada Esperanto-movado, ĉefe pro tio ke tie loĝas Wally du Temple kaj Olga du Temple. Plurfoje ĝi gastigis la regionan kongreseton NOREK, kaj en 2004 dulandan kongreson de Kanada Esperanto-Asocio kaj Esperanto-Ligo por Norda Ameriko.
[redaktu] Bagatele
Kiam klaras la vetero, Monto Bakera dominas la orientan horizonton. Se la aero estas aparte pura, oni povas vidi la pinton de Monto Rajnera en sudoriento.
[redaktu] Ekstera Ligo
http://www.wsdot.wa.gov/ferries/info_desk/terminals/index.cfm?terminal_id=19
http://www.sidney.ca/site7.aspx
http://www.sidneybc.com
52a Jarkongreso de ELNA
Membroj de la Ĉefurba Distriko | |
---|---|
Municipoj: Centra Saanich | Colwood | Esquimalt | Highlands | Langford | Metchosin | Norda Saanich | Oak Bay | Saanich | Sidney | Sooke | Viktorio | View Royal |
![]() |
Komunumoj sur Vankuvera Insulo Redaktu ĉi tiun liston | ![]() |
---|---|---|
Ahousat | Bamberton | Bamfield | Black Creek | Bowser | Brentwood Bay | Buckley Bay | Campbell River | Cassidy | Cedar | Centra Saanich | Chemainus | Clo-oose | Coal Harbour | Cobble Hill | Colwood | Comox | Coombs | Courtenay | Cowichan Bay | Cowichan Station | Crofton | Cumberland | Duncan | Errington | Esquimalt | Fanny Bay | French Creek | Genoa Bay | Gold River | Harewood | Highlands | Holberg | Honeymoon Bay | Kildonan | Koksilah | Ladysmith | Lake Cowichan | Langford | Lantzville | Malahat | Merville | Mesachie Lake | Metchosin | Maple Bay | Mill Bay | Nanaimo | Nanoose Bay | Nitinat | North Cowichan | North Saanich | Oak Bay | Oceanside | Parksville | Port Alberni | Port Alice | Port Hardy | Port McNeill | Port Renfrew | River Jordan | Qualicum Beach | Quatsino | Royston | Saanich | Saanichton | Saltair | Sayward | Shawnigan Lake | Sidney | Sooke | Tahsis | Telegraph Cove | Tofino | Ucluelet | Union Bay | Aglomeraĵo Viktorio | Viktorio | View Royal | Westholme | Winter Harbour | Woss | Youbou | Yuquot | Zeballos |