Siegfried Ziegler
El Vikipedio
D-ro Siegfried ZIEGLER (naskiĝis en 1902; mortis en 1984) estas la refondinto de GEA post la 2-a Mondmilito. Li estis de 1947 ĝis 1953 prezidanto de GEA kaj samtempe direktoro de la Germana Esperanto-Instituto. Ziegler estis eldonisto de la esperanta revuo "La ponto". Ĉar ekzistis asociointernaj kvereloj, li malmembriĝis en 1953 el GEA. Sian Esperanto-bibliotekon li donacis al Germana Esperanto-Instituto.
Ziegler eldonis en 1949 Esperanto-lernolibron germanlingvan kun la titolo "Kleines Lehrbuch der Weltsprache Esperanto", sub la pseŭdonimo "Brikisto", kiu estas traduko de lia germana familia nomo.