Silvana Mangano
El Vikipedio
Silvana Mangano (naskiĝinta en Romo la 21-an de aprilo 1930 – mortinta en Madrido la 16-an de decembro 1989) estis itala aktorino kaj fotomodelino.
En la jaro 1947 ŝi partoprenis beleckonkurson kaj komencis karieron kiel fotomodelo kaj aktorino. Internacian famon ŝi akiris per la filmo Riso amaro en 1949.
Komence ĉiam en la rolo de alloga belulino, ŝi helpe de la reĝisoroj Pier Paolo Pasolini kaj Luchino Visconti fine sukcesis konvinki per karakteraj roloj.
[redaktu] Listo de filmoj
- Riso amaro (Italio, 1949)
- Anna (Italio, 1951)
- Teorema (Italio, 1968)
- Morte a Venezia (1970)
- Ludwig II (Germanio/Italio/Francio, 1972)
- Gruppo di famiglia in un interno (Italio/Francio, 1974)
- Oci ciornie (Italio, 1987)