Simarubacoj
El Vikipedio
?Simarubacoj | ||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Ailanthus altissima
|
||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||
|
||||||||||
|
||||||||||
Ailanthus - Ailanto |
Simarubacoj aŭ aliantacoj (Simaroubaceae) estas planta familio el la dukotiledonaj plantoj kun arboj kaj arbedoj kreskantaj en tropiko kaj subtropiko. La etaj floroj grupiĝas en paniklo, flanke staranta.Sur la interna parto de la stamenaj tigetoj evoluas skvameca alpendaĵo.
La indiĝenoj uzas ilin kiel kuracplantojn pro la granda amaraĵa enteno.
La familio havas pli ol 100 speciojn en pli ol 20 genroj; inter ili ĉefaj estas:
- ailanto (Alianthum) aŭ ĉielarbo estas iu el la arboj, hejmaj en Orient-Azio kaj Aŭstralio, kiuj havas 50 cm (ĉe kelkaj specioj eĉ 1 m) longajn, pinatajn foliojn. Ĝi estas kulturataj por bredado de iu speco de silkraŭpo.
- (Ailanthus altissima) la sola specio de la familio, kiu toleras la kontinentan zonon.
- Kvasio (Quassia; kvasio estas substanco, drogo, ekstraktita el la lignoj de tropikaj arboj, ĉefe el tiu ĉi arbo. Uzata kiel insekticido.)
- Surinama kvasio (Quassia amara) enhavas 25 % kvasiojn kaj neokvasiojn.