Sireno (mitologio)
El Vikipedio
Ne konfuzu kun sireno (besto)
Sireno (mitologio) estas legenda vivaĵo kun kapo de virino (aŭ foje viro) kaj fiŝvosto anstataŭ kruroj, vivanta en la maro. Iuj maristoj pretendas esti vidintaj sirenojn; sed plej probablas ke ili ja vidis la marbeston, kiun oni nomas la sirenoj.
La Odiseado raportas, ke Odiseo devis ŝipe preterpasi sirenojn kaj eskapis, igante siajn kunulojn kateni lin kaj ŝtopi siajn orelojn.