Siringo
El Vikipedio
??Siringo | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Syringa vulgaris floranta
|
||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
|
||||||||||||
|
||||||||||||
Ĉ. 20 specioj; vidu tekston |
Siringo (Syringa el oleacoj) estas arbedo kultivata por siaj bonodoraj infloreskoj (komponitaj grapoloj nomitaj tirsoj), kies koloro estas ĝenerale violkolora (malhela kaj malva aŭ hela kaj pli blueca) aŭ blanka. Siringoj floras dum majo, kaj la odoro estas elstare intensa kaj rava; ĝi estas kutime uzata en konsistigo de parfumoj.
Tiu planto devenas konjekteble el Persio. Liaj eŭropaj nomoj montras tion: france: lilas, angle: lilac, el araba lilak, kaj tiu ĉi el la persa nilak = blueca, el nil = blua.
Beletre siringo estis ofte temo de tradiciaj kanzonoj, poemoj ktp.