Slovio
El Vikipedio
Slovio estas skribata kaj parolata internacia planlingvo kreita de sciencisto kaj lingvisto Mark HUCKO. Slovio estas internacia helplingvo kreita por helpi slavajn parolantojn interparoli, tamen la propagando de Slovio legebla en la TT-ejo prezentas ĝin kiel lingvo kiu superas esperanton ĉar ĝi estus tuj komprenebla de ĉiuj eŭropanoj, kiuj parolas iun de la slavaj lingvoj. La gramatiko de Slovio estas simila al Esperanto, sed la vortaro devenas el la plej konataj slavaj vortoj. Laŭ Hucko, Slovio estas komprenebla de pli ol 400 milionoj da homoj tra la mondo. La nomo, Slovio, devenas el la pra-slava vorto slovo, kiu signifas vorto-n.
Je majo, 2002, la vortaro de Slovio enhavas ĉirkaŭ 1700 radikojn.
Parolantoj: ?
Origino: inventita de Mark HUCKO je aprilo de 2001
Skribo: latina
Specimeno: La Patro Nia:
Nasx otec ktor es vo nebo,
Sanktju es tvoi imen.
Tvoi kralenie pridib.
Tvoi hcenie bu na zemla takak na nebo.
Darij mi dnes nasx denju hleb.
I uprostij mi nasx grehis takak mi uprostime tamktor grehitu protiv mi.
I ne vestij mi vo pokusenie, no spasij mi ot zlo.
[redaktu] Litera Sistemo
Slovio uzas, pli malpli, la latinan skribsistemon:
- a b c cx d e f g h hh hx i j jx k l m n o p r s sx t u v z zx
La sono kaj la prononco de la literoj estas simila al Esperanto, sed notu la sekvantajn malsimilojn:
- hh - prononciĝas kiel forta h
- jx - prononciĝas kiel ĝ
- wx - prononciĝas kiel ŝĉ
- zx - prononciĝas kiel ĵ
Do, oni skribus c kune kun x (ekz. cx) por uzi la ĉ sonon. Tio ĉi similas al la X-Sistemo kiun oni uzas por skribi Esperante per komputiloj.
Same bone oni povas skribi Slovion per supersignitaj latinaj literoj aŭ per cirila alfabeto.
[redaktu] Komparoj
Slovio Esperanto li ĉu ta la -s aŭ -is -j -f aŭ -uf -n -ju -a -uo -e -ost -ec -nik -ist ja mi ti vi on li ona ŝi kot kato dobrju bona sobak hundo jazika lingvo ocx okulo zdrav saluton
[redaktu] Ekstera retligilo
- Oficiala TTT-ejo por Slovio (angle, france, germane, hispane, itale, slovake) La esperanto flageto en la TTT-ejo resendas al ĉi-tiu paĝo mem !
- Pridiskuto de du "tutslavaj" lingvoprojektoj inspiritaj de Slovio: http://www.e-novosti.info/forumo/viewtopic.php?t=2102 kaj http://www.e-novosti.info/forumo/viewtopic.php?t=2095
- Slavopedia metawiki