Somera Esperanto-Tendaro Lančov
El Vikipedio
SET Lančov, estas Somera Esperanto-Tendaro apud vilaĝo Lančov, kiun prizorgas la esperantistoj el Třebíč.
Ĉiujare (ekde 1952) tie okazas tri dusemajnaj etapoj en julio ĝis mezo de aŭgusto, por komencantoj, progresintoj kaj konversaciaj kursoj. La tendoj jam estis anstataŭigitaj per kabanoj (laŭ ordono de oficoj pro higienaj motivoj), tamen la tradicia nomo restis konservita. Dum socialismo estis la tri etapoj plenŝtopitaj de esperantistoj (po 150 personoj), sed post 1990 la esperantistaj partoprenantoj malmultiĝis kaj la organizantoj devis enkonduki ankaŭ kursojn de la angla kaj germana lingvoj por plenigi la kabanojn per ripozantoj.
Proksime estas granda digolago, kasteloj Vranov kaj Bítov, ruino Cornštejn.
La tendaron organizas Pavel Sittauer, la lernolibrojn verkis Theodor Kilian kaj Josef Vondroušek, sed helpis kaj helpas ankaŭ multaj aliaj esperantistoj.