Ĝenevo
El Vikipedio
- Ne konfuzu ĝin kun itala Ĝenovo.
- Geografiaj koordinatoj: 46°12′ N 6°09′ E Mapo
Ĝenevo (france Genève [ĵз'næv], germane Genf [genf], itale Ginevra [ĝi'ne:vra], romanĉe Genevra [ĝe'ne:vra]) estas urbo en Svislando, ĉefurbo de la samnoma kantono Ĝenevo, ĉe la okcidenta rando de lago Lemano, kie elfluas la rivero Rodano. En 2005 ĝi havis 185.028 enloĝantojn. La plejparto el ili parolas la francan.
Enhavo |
[redaktu] Historio
- La pravilaĝon fondis la kelta popolo de la Alobrogoj. Cezaro vokis tiun vilaĝon Geneva (Bellum gallicum, 1:7).
- En la 5-a jarcento, Ĝenevo iĝis ĉefurbo de Burgonjo.
- En 1536 alvenis Kalvino, kiu iniciatis teokratian regadon.
- Ĝenevo apartenis al la napoleona Unua Franca Imperio ĝis 1813. En 1814 ĝi fariĝis 22-a kantono de la Svisa Konfederacio.
[redaktu] Vidindaĵoj

- Ĉe la suda rando de Rodano kaj Lemano situas la Rues-Basses [rü bas] (Malaltaj Stratoj), komerca centro de la urbo (stratoj Rue du Rhône, Rue de la Confédération, Rue de Rive, Place Molard).
- En la plej alta punkto de la Malnova Urbo estas la Preĝejo de Sankta Petro (Temple St-Pierre), la katedralo de Ĝenevo.
- Norde de la lago estas la Palaco de la Unuiĝintaj Nacioj (Palais des Nations).
[redaktu] Esperanto en Ĝenevo
Universala Esperanto-Asocio havis sian sidejon en tiu ĉi urbo de la fondiĝo en 1908 ĝis 1919, post jaro en Berno denove en Ĝenevo ekde 1920 kaj de tiam ĝis 1947. En tiu jaro la sidejo eknomiĝis Serva Centro. Ĝi funkciis ĝis 1960/1962 ĉefe kiel stokejo de la Biblioteko Hector Hodler; la plej multajn librojn oni en tiuj jaroj transportis al la Centra Oficejo en Roterdamo. En 1980 la Serva Centro malaperis el la statuto.
En Ĝenevo okazis la 2-a Universala Kongreso de Esperanto en 1906 kaj la 17-a UK en 1925.