Sophie Mannerheim
El Vikipedio
Parencaro | |
---|---|
patro | |
patrino |
Hedvig Charlotta (Hélène) von Julin
|
frato | |
avo | |
onklo |
Albert von Julin
|
Sophie Mannerheim, naskiĝinta la 21-an de decembro 1863, mortinta la 9-an de januaro 1928, estis finna nobelino el familio de Mannerheimidoj. Ŝi estis fratino de marŝalo Mannerheim kaj pionirino de moderna sanitaro en Finnlando, infana sanitara zorgo kaj internacia sanitara kunlaborado.
Ŝi komencis sian karieron kiel laboristino en banko (1890), en la jaro 1896 ŝi edziniĝis. Post divorco de la geedzeco en la jaro 1902 ŝi finlernis kiel sanitariistino en Nightingale School at St. Thomas Hospital en Londono. Reveninte Finnlandon ŝi fariĝis ĉeffratino en malsanulejo en Helsinko kaj pli poste prezidantino de Finna asocio de sanitariistinoj kaj tiu oficejon ŝi tenis dum 24 jaroj. Pli oste ŝi estis ankaŭ prezidantino de Internacia konsilantaro de sanitariistinoj. Komune kun doktoro Arvo Ylppö ŝi fondis infanan malsanulejon en Helsinko (Lastennlina) kaj komune kun sia frato marŝalo Mannerheim ŝi fondis kaj gvidis Asocion de Mannerheim por zorgo pri infanoj (Mannerheimin Lastensuojeluliitto).