Spritaĵo
El Vikipedio
Spritaĵo estas io sprite dirita aŭ farita estas iom pli milda ol ŝerco, kiu celas amuzi kaj ridigi montrante lertan kaj fajne inteligentan intelekton.
Spritaĵo estis alte estimata en la salonaj kaj kortegaj medioj dum la 18-a jarcento, ĉefe en Francio. Kelkaj famuloj pro siaj spritaĵoj estis Voltaire, Beaumarchais, Rivarol.
Spritaĵo aŭ anekdoto estas ofte ligita konata persono, nacia heroo. Tia estis ekz. Nasreddin (en (Hoĝa-instruisto), turka monaĥo, popola heroo literatura en la 13-a jarcento, kaj kies rakontoj formas parton de la popola kulturo en Turkio, Irano, Uzbekio
[redaktu] Se li povos trovi
Nokte ŝtelisto eniris la malriĉan domon de Nasreddin. Lia edzino timeme ekflustris: Hoĝa, ĉe ni estas ŝtelisto. Kion ni faru? Li eĉ ne rigardante tien trankvile respondis: Ne ĝenu vin, edzino mia, se tiu povos trovi ion valoran, mi facile forprenos ĝin de li.
[redaktu] La vojo al la urbo
En la bazartago kun gekokoj en kaĝo Nasreddin Hoĝa ekiris al proksima urbo por vendi ilin. Irante sur la kampo Hoĝa kompatis la enkaĝigitajn birdojn kaj ilin liberigis. La gekokoj disiris diversflanken. Kolera pro tio, Hoĝa levis minace sian bastonon al la virkoko, estro de la kokinoj: Ho, vi ruzulo! Ĉiunokte vi scias kiam mateniĝos, kial vi nun ne scias la vojon al la urbo?