Stavropol
El Vikipedio
Stavropol (ruse Ставрополь) — urbo en Rusio, ĉefurbo de la Stavropola regiono. En 1935-1943 portis alian nomon — Voroŝilovsk (Ворошиловск).
Geografiaj koordinatoj de la urbo estas 45° 03' N, 41° 59' E Mapo.
Stavropolo kreskis el fortikaĵo, fondita ĉi tie en 1777. Dum mallonga tempo ĝi ricevis grandan influon kaj ekonomian potencon.
Ĝi havas statuson de urbo ekde jaro 1785.
Stavropolo estas unu el la unuaj urboj de Norda Kaŭkazio, kie ekfloris rusa kulturo. La unua teatro en la regiono, la unua publika biblioteko kaj la unua loka gazeto estis fonditaj en tiu urbo.
La urbo estas ĉe supra parto de rivero Taŝla (Ташла) (baseno de rivero Vostoĉnij Maniĉ (Orienta Maniĉ, Восточный Маныч)).
En la urbo estas fervoja stacio (ekde 1897) kaj flughaveno.
Kodo de OKATO de la urbo (en jaro 2005) estas 07401.
La interurba telefona kodo estas 8652, la enurbaj telefonnumeroj estas sesciferaj (en jaro 2005).
La loka tempo estas la sama kiel moskva tempo (en jaro 2005).
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.