Stephen Crane
El Vikipedio
Stephen Crane (naskiĝis je la 1-a de novembro 1871 en Newark (Novĵerzejo) - mortis en Badenweiler en Germanio je la 5-a de junio 1900) estis usona verkisto. Li estis ĵurnalisto kiu verkis ankaŭ novelojn, romanetojn kaj poemojn. Li estas rigardata kiel unu el la plej fruaj kaj plej gravaj naturalismaj verkistoj en Usono. Li estis la 14-a ido de metodista pastro.
Jam en la aĝo de 16 jaroj, Stephen Crane helpis la fraton Townley en verkado de artikoloj por lokaj ĵurnaloj laŭ la bordo novĵerzeja kaj por la novjorka Tribune. Li studentis ĉe Kolegio Lafayette kaj la Universitato de Sirakuzo. Post la morto de la patrino (lia patro mortis pli frue) en 1890, li translokis sin al Novjorko, kie li vivtenis sin per verkado kaj ĵurnalismo, vivante kiel "bohemo". Dum tiu tempo li observis la senhavularon en la malriĉega kvartalo nomata "Bowery" por ellabori la enhavon de sia unua libro, la mallonga romano Maggie: A Girl Of The Streets (1893: Manjo: Knabino de la stratoj).
Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ ne finita. En la nuna formo ĝi ne donas plenan komprenon de la pritraktata objekto, ĉar mankas nepre bezonataj informoj. Revizitu la artikolon poste aŭ ĝin kompletigu (se viaj scioj tion ebligas). |