Stojan Ĝuĝev
El Vikipedio
Stojan ĜUĜEV (naskiĝis la 19-an de decembro 1902 en Pazarĝik - mortis la 18-an de marto 1998 en Sofio) estis Honora Membro de UEA (ekde 1989) kaj de Bulgara Esperanto-Asocio, internacie konata muzikologo, pioniro de muzika etnografio, laŭreato de prestiĝaj premioj bulgaraj kaj alilandaj, akademiano.
Ĝuĝev naskiĝis en Pazarĝik, kie li kunfondis Esperanto-rondon jam en sia gimnazio. Kiel studento en Sofio (1921-) kaj ĉe Sorbo no en Parizo (1926-), li aktivis en la junularaj E-rondoj Sofiaj, poste ankaŭ ĉe grupo en Parizo. En la franca ĉefurbo li konatiĝis kun multaj elstaruloj de la movado (Cart, Corret, Kornfeld-Grenkamp k.a.) kaj, laŭ invito de K. Niŝimura, iĝis konstanta korespondanto (1931-32) de la revuo Oomoto Internacia.
Post doktoriĝo pri popolmuziko en 1931, sekvajare li revenis al Bulgario kaj ekprofesoris ĉe katedro de muziksciencoj. Dume li vicprezidis, poste prezidis (1939-46) Bulgaran Esperantistan Asocion kaj ĉefredaktoris dum kelkaj jaroj ties revuon Bulgara Esperantisto.
Post la milito li prelegis en pluraj Someraj Universitatoj pri muzikologio kaj fonologio, kaj ekstermovade, en sciencaj konferencoj, pri la lingvoproblemo. Li gvidis Muzikan Esperanto-Ligon kiel prezidanto (1974- 86). Ĝuĝev elektiĝis en la Akademion de Esperanto en 1970 kaj funkciis kiel ĝia vicprezidanto de 1979 ĝis 1986. Li membris en AIS. En 1986 li kunfondis, vicprezidis kaj poste prezidis (1988) Internacian Sciencan Akademion Comenius, kiu celas prosperigi la sciencan uzon de Esperanto, kaj kies anoj plejparte membras en naciaj sciencaj akademioj. Plurflanka aŭtoro faka kaj beletra, li verkis Lingvo kaj socio (1946), gajnis unuan premion en la poezia branĉo de Belartaj Konkursoj en 1975, kaj tradukis el la bulgara poezio.