Striokalidro
El Vikipedio
Stribrusta kalidro | |||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() |
|||||||||||||||||||||
Biologia klasado | |||||||||||||||||||||
|
|||||||||||||||||||||
Binoma nomo / Trinoma nomo / ktp. | |||||||||||||||||||||
Calidris melanotos
Vieillot 1819 |
La Striokalidro, Stribrusta kalidro aŭ Brustokalidro, Calidris aŭ Erolia melanotos, estas eta kalidro kaj eta vadbirdo de la familio de Skolopedoj kaj ordo de Ĥaradrioformaj.
Enhavo |
[redaktu] Disvastiĝo
Tiu kalidro bredas en marĉa tundro de nordorienta Azio kaj Kanado. Ĝi estas tre longistanca migrantulo. Amerikaj kaj plej granda parto de la aziaj birdoj vintras en Suda Ameriko, ĉefe en Ĉilio kaj Argentinio, sed kelkaj aziaj bredantuloj vintras en sudaj Aŭstralio kaj Novzelando.
Tiu specio ĉeestas kiel regula migranto okcidentan Eŭropon, kaj ne estas raraĵo en Irlando aŭ Britio. Multaj el la birdoj ĉeestantaj en okcidenta Eŭropo povas esti en regula migrado el bredejoj de Azio al vintrejoj de Suda Afriko (Lees & Gilroy 2004). Septembro 2003 vidis rekordon en tiuj du landoj, ĉar oni trovis 40 en Irlando kaj 150 en Britio. Dum migrado la Striokalidro aŭ Brustokalidro troviĝas ĉefe en medioj de fluanta akvo.
Kvankam la Striokalidro aŭ Brustokalidro ne estas konsiderata kiel bredanta specio en Eŭropo, Ĝi estis trovata en Skotio en taŭga bredanta medio somere (Alan Vittery, 1997, The Birds of Sutherland).
[redaktu] Aspekto
Tiu eta birdo -19 ĝis 25 cm longo kaj enverguro de 38 ĝis 45 cm- estas simila al ties samfamiliano la Pintvosta kalidro, kiu bredas entute ene de la azia teritorio de la Striokalidro aŭ Brustokalidro. Ĝi estas grandeca kalidro kun grizbruna dorso, pli bruna en la somera bredanta masklo kaj pli griza vintre. La Striokalidro aŭ Brustokalidro havas grizbrunan bruston tutplena je strioj, klare markita en sia suba bordo, kio diferencigas ilin de aliaj kalidroj. Sube de tiu limo estas tute blanka ĉeventre. La kruroj estas flavecaj. Dumfluge videblas malhelaj flugiloj kaj blankaj bordoj de la vosto, malhela centre.
Junuloj estas pli brile markitaj supre kun ruĝeca kaj blankaj strioj. Ankaŭ ili havas grizbrunan bruston ne tiom ampleksa kaj markita ol ĉe plenkreskuloj.
Tiu specio diferenciĝas el la Pintvosta kalidro pro ties brusta bildo, pli milda supraokula strio kaj pli griza krono.
[redaktu] Kutimoj
Tiu specio konstruas neston surplanke en truo herbokovrita, kie la ino demetas kvar ovojn. La masklo ludas ceremoniajn flugojn kaj pufigadon de ties brusto kie estas pufebla sako dum bredado por allogi inojn; tiele maskloj povas seksumi kun kelkaj inoj kaj inverse. Post eloviĝo rapide formigras la maskloj por lasi manĝaĵon al inoj kiuj siavice faras same iome post eloviĝo por lasi manĝaĵon al idoj.
Tiuj birdoj manĝas en herbejoj, lagetoj aŭ kotejoj per rigardo kaj foje per tuŝoprobado. Ili manĝas ĉefe insektojn kaj aliajn senvertebrulojn.
"Koksa kalidro" ("Calidris" × paramelanotos) estas hibridulo de tiu specio kaj la Rustokalidro.
[redaktu] Referencoj
- {{{atestantoj}}} ({{{jaro}}}). {{{titolo}}}. 2006 Ruĝa listo de minacataj specioj de IUCN. IUCN 2006. Elŝutita je {{{elŝutdato}}}.
- Hayman, Peter; Marchant, John & Prater, Tony (1986): Shorebirds: an identification guide to the waders of the world. Houghton Mifflin, Boston. ISBN 0-395-60237-8
- Lees, A.C. & Gilroy, J.G. (2004): Pectoral Sandpipers in Europe: vagrancy patterns and the inflŭ of 2003. British Birds 97(12): 638–646.