Subskribo
El Vikipedio
Subskribo estas permana mem-notado de ies nomo, ĝi estas ĉefa formo de aŭtentigilo en moderna mondo. Oni subskribas dokumentojn kaj aliajn aĵojn celante rekoneblo kaj neimiteblo.
En multaj kulturoj, personan nomon oni ofte stumpas al komenca litero, kaj familian nomon oni konservas tuta, en aliaj, oni mallongigas la mezajn nomoj, kaj, fine, en aliaj oni ne mallongigas ofte.
Aŭtentigo nome de iu institucio okazas ne per la nomo de la institucio, sed per persona subskribo kaj ordinar-skriba mencio de funkcio.
En romia antikvo, estas du elementoj de autentigo: sigelo kaj subskribo. Poste, dum klasika erao, subskribo restis malofta kaj fine, dum mezepoko ĝi preskaŭ tute malaperis. Ekde Renesanco (ĉ. 15-a jarcento) eŭropaj registaroj trudis la uzon de familia nomo kaj de persona subskribo.
Longtempe nekleraj homoj subskribis per nura kruco aŭ nur kapablis desegni siajn nomojn sen vera not-kapablo. Reĝoj de Portugalio subskribis per kruco dum multaj jarcentoj, eĉ tiuj kiuj scias legi. Laŭ brazilaj leĝoj, nur hodiaŭ, tiuj kiuj povas subskribi, eĉ sen not-kapablo, estas rigardataj kiel legosciantajn, sekve malgraŭ 90% estas legkapablaj (scias desegni sian signaturon), vere nur 25% kapablas legi simplan frazon.
Iulandaj leĝoj permesas nelegeblan subskribon, alilandaj ne.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.