Substanco
El Vikipedio
[redaktu] En filozofio
Substanco estas, el filozofia vidpunkto:
- ĉiu aparta speco de materio.
- la esenca aŭ plej grava parto de io; tio, kio estas vere reala en io.
- daŭra realaĵo, konceptata kiel subportanta kaj unuiganta la ŝanĝiĝantajn fenomenojn percepteblajn per la sensoj, kaj kiel manifestiĝanta per ili.
[redaktu] En ĥemio kaj biologio
En ĥemio kaj biologio, la sama aŭ simila substanco, depende de la uzo kaj kvanto (aŭ dozo) povas esti drogo, kuracilo (medikamento, farmako; aŭ narkotilo, t.e. dormigilo) aŭ veneno.