Sulejmanio
El Vikipedio
Sulejmanio (سلێمانی, transskribata kiel Suleymania, Slémani, Silêmanî) estas unu el la kurdaj provincoj de Irako; ĝi situas en nord-oriento de ĉi tiu lando.
Ĝi limas nordoriente-oriente al Irano, krome al la irakaj provincoj Dijalo, Salah-ad-dino, Taamino, kaj Arbilo. Ĝi havas samnoman ĉefurbon, kiu situas 40 km de la landlimo al Irano; ĝiaj koordinatoj estas 35,56° N / 45,46° E; en 2003 ĝ havis 662.600 loĝantojn.