Supra Algovio
El Vikipedio
- La Supra Algovio estas suda parto de la sudgermana regiono Algovio.
En la Supra Algovio situas la distrikto Oberallgäu ([ober-algoj], "supra Algovio") kun la ĉefurbo Sonthofen kaj la urbo Immenstadt, Jungholz [jungholc] (en Tirolo), la Eta Valservalo (en Forarlbergo), kaj la eksterdistrikta urbo Kempten, kio estas la plej granda algovia urbo kaj pli/malpli la mezo de la Algovio.
La norda parto de la Supra Algovio inklude la regiono apud Kempten parolas "ŝvabalgovian" dialekton - orient-ŝvaban dialekton kun influoj de la algovia dialekto plisude.
La suda parto de la Supra Algovio (sude de Immenstadt) parolas la veran algovian dialekton.
Elparolaj ekzemploj: | domo | tempo | ĉiam | ankaŭ | mi iras | mia | lia | enen | esti | estinta | |
standarda germana: | "haŭs" | "cajt" | "immer" | "aŭĥ" | "iĥ geje" | "majn" | "sajn" | "hinajn" | "sajn" | "gewesen" | |
ŝvaba (Kempten): | "haŭs" | "cajt" | "allet" | "aŭ" | "i gaŭ" | "maj" | "saj" | "naj" | "saj" | "gwee" | |
algovia (Oberstdorf): | "hüüs" | "ciit" | "allat" | "öü" | "i gang" | "ming" | "sing" | "ning" | "sing" | "gsii" |
La ŝvaba dialekto kaj la algovia dialekto estas dialektoj de la alemana lingvo, kiu estas dialekto de la germana lingvo.