Tirolo
El Vikipedio
Vidu ankaŭ artikolon Tirolo (Italio) pri komunumo en Italio.
Geografio > Eŭropo > Aŭstrio > Tirolo
Tirolo (germane: Tirol [tiROL]) estas subŝtato de Aŭstrio. La ĉefurbo estas Innsbruck. Pro sia pitoreska situo meze en la Alpoj Tirolo allogas turistojn kaj ŝatantojn de vintraj sportoj. La plej alta monto de Tirolo estas la 3.798 metrojn alta Großglockner [grosglokner], la plej grava rivero nomiĝas Inn [in].
Tirolo ankaŭ estas historia alpa regiono. Hodiaŭ Tirola regiono partiĝas al norda kaj orienta Tirolo, kiuj formas subŝtaton de Aŭstrio, kaj Suda Tirolo (germane: Südtirol, itale: Alto Adige = Supra Adiĝo), kiu estas aŭtonoma provinco de Italio. (La plej alta monto de Sudtirolo, Ortler, altas 3.905 m kaj estis la plej alta monto de Aŭstrio-Hungario, kiam Sudtirolo estis aŭstria.)