Tălmaciu
El Vikipedio
Tălmaciu ([telmaĉu], hungare: Nagytalmács, germane: Talmesch) estas urbo en distrikto Sibiu en Rumanio ĉe la nordorienta piedo de Sibiu-montaro sur la dekstra bordo de rivereto Cibin, sudoriente de Sibiu. En 1910 ĝi havis 1284 loĝantojn (germanoj, rumanoj, hungaroj); en 1992 6046 (rumanoj). Ĝiaj unuaj mencioj skribaj estas en 1318. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Szeben vármegye).
[redaktu] Ĝemeleco
- Vitré (Ille-et-Vilaine) en Francio