Taĵo
El Vikipedio
- Ĉi tiu artikolo temas pri la rivero kun portugala nomo Tejo. Por aliaj signifoj de la vorto vidu Tejo.
|
||||
---|---|---|---|---|
...en Portugalio vide de la Kastelo Almourol | ||||
Longeco | 1008 km | |||
Alteco de la fonto | 1600 m | |||
Meznombra trafluo | ? m³/s | |||
Akvokolekta areo | 80600 km² | |||
Alfluanto(j) | Alfluantoj | |||
Mem alfluas al | Atlantika Oceano | |||
Larĝeco de la enfluejo | ? | |||
Taĵo (hispane Tajo [taĥo], portugale Tejo [teĵu], aliaj esperantigoj Taĥo, Tago, Taguso) estas rivero en Iberio, trairanta Hispanion kaj Portugalion.
La nomon Taĵo, kompromisan inter la portugala kaj la hispana, ekuzis en esperanto unue Leopoldo Knoedt en sia traduko La Luzidoj, poste diversaj membroj de la Ibera Skolo.
Taĵo estas la plej longa rivero de la Ibera duoninsulo: 1008 km (el kiuj 910 km en Hispanio kaj la cetero en Portugalio).
Ĝi naskiĝas aŭ fontas en Fuente de García, en la montaro Sierra de Albarracín (provinco Teruelo), je alteco de 1600 m. Ĝi enmariĝas atlantiken en Lisbono, kie ĝi formas estuaron.