Tangao
El Vikipedio
Tangao estas minimumeca kalsono, ĉe kiu mankas la flankoj kaj eventuale ankaŭ la dorso.
Kvankam dancnudiĝistoj jam portadis tangaon dum jardekoj (kaj pratribanoj dum jarmiloj), ĉi tiu vestaĵo ĝenerale konatiĝis nur en la 1970-aj jaroj, en Sud-Ameriko, precipe en Brazilo, kie ĝi aperis ĉe karnavalaj sambo-dancantoj kaj ekuziĝis kiel bankalsono.
Ekde la 1990-aj jaroj, la tangao furoriĝis kiel okcidentmonda subvestaĵo, ĉefe inter junulinoj. Ĝia ĉefa avantaĝo kontraŭ la tradicia plenpuga kalsoneto estas tio, ke ĝi malpli evidentigas sin tra strikta aŭ helkolora vesto.
La plej malgranda speco de tangao (la tangaeto) havas anstataŭ dorson nur ŝnuron inter la sidvangoj. Tio renkontas la zonon aŭ en pura T-formo, aŭ pere de malgranda V-forma ŝtof-triangulo.
Simile V-forma sed malpli eta estas la tangakalsoneto: ĝia dorso havas la formon de kurba V, kiu perdiĝas interglutee sed neniam reduktiĝas ĝis nur ŝnuro. Ĝi tamen tipe havas mallarĝajn flankojn (eĉ se ne tre larĝajn), kaj do similas al la tradicia kalsoneto.
Inverse, la pugtangao ja kovras la postaĵon sed malhavas flankojn.
Ĉe kelkaj tangaoj (ekzemple ofte de bikinoj), la zonŝnuro estas en du partoj, kiujn oni kunligas per bantaj nodoj ĉe la koksoj.
Multaj tangaoj estas dekoksaj: la zonŝnuro sidas malalte ĉe la koksoj anstataŭ ĉe la talio.
Ankaŭ aliaj vestaĵoj povas havi tangaecan pugparton: ekzemple ekzistas tangaaj torsujoj kaj bankombineoj.
La nomo tangao venas tra la portugala lingvo el bantua vorto kun la signifo "tuko". Ĝi aperas en la Vocabolario italiano-esperanto de Carlo Minnaja kaj en la Gran Diccionario Español-Esperanto de Fernando de Diego.