Tersimila planedo
El Vikipedio
Tersimila planedo nomiĝas en la astronomio kaj planedologio tiuj korpoj en la sunsistemo, kiuj je sia strukturo similas al la Tero. Ili konsistas plene aŭ preskaŭ plene el solidaj eroj kaj havas precipe ŝelostrukturon: en la centro situas fera kerno, super ĝi dika tavolo, la tielnomata mantelo, el silikatoj kaj oksidoj, kaj supre maldika krusto, same el silikatoj kaj oksidoj, sed riĉigita je elementoj, kiuj ne povas esti enkonstruitaj en la mantela petro kaj iom post iom estas "elŝvititaj" (ekzemple kalio, maloftaj teroj, urano). En kelkaj kazoj aliĝas super la krusto ankoraŭ atmosfero, kaj je la Tero inter la lastaj ankoraŭ situas la hidrosfero (oceanoj, lagoj ...). Krome similas diametro kaj maso, precipe ankaŭ la meznombra denseco al tiuj de la tero. La lasta proksimumas inter 4-6 g/cm3.
Historie apartenas nur la kvar planedoj de la interna sunsistemo al la grupo de la tersimilaj planedoj: Merkuro, Venuso, Tero kaj Marso. Intertempe la planedologoj ankaŭ alnombras - kvankam ne "planedoj" estas - la simile konstruitan terlunon, la Jupiterlunojn Io kaj Eŭropo kaj same la pli grandajn glacimondojn ekzemple Ganimedo, Kalisto, Titano kaj Tritono. Kvankam en la laste menciitaj glacilunoj mankas la ferkerno kaj silikatmantelon anstataŭas glacimantelo, la principa priskribo de tiuj glacilunoj, ilia ekesto kaj ilia evoluo, tre similas al tiuj de la klasikaj prototipoj. Ankaŭ la nanplanedo Cereso kaj la granda, diferencigita asteroido Vesto povas esti envicigitaj en tiun grupon.
Pro la mankanta ekzakteco kaj efikeco de la mezurprocedoj oni ĝis nun povis pruvi de neniu ekstersunsistema planedo terosimilan naturon. Sed oni hipotezas, ke planedoj ekster la sunsistemo ekzistas.
En la teorio de ekstersunsistemaj planedoj kaj en la sciencfikcia literaturo oni ofte aplikas alian, pli striktan interpretadon; tie sub tersimila planedo oni komprenas, ke ekzistas tie konsiderinda kaj eble vivofavora atmosfero kaj sufiĉe da akvo.
Distinge de la tersimilaj planedoj oni nomas la gasgigantojn jupitersimila.