Thor Vilhjálmsson
El Vikipedio
Thor Vilhjálmsson (n. 1925) estas unu el la plej rimarkindaj verkistoj islandaj en la dua duono de la 20-a jarcento. Liaj verkoj estas kaj nombraj kaj variaj: noveloj, romanoj, eseoj, priartaj libroj, vojaĝpriskriboj, poemoj, teatraĵoj, skeĉoj. Thor estas majstro de diversaj stiloj, ekde tradicia rakonta stilo ĝis la superrealisma. Liaj temoj ofte ne estas nepre ligitaj al Islando, sed influitaj de eksterlandaj cirkonstancoj kaj impresoj.
[redaktu] En esperanto aperis
- Rido inter arboj, novelo, en La Tradukisto, dudek-sepa numero, 12 novembro, en traduko de Baldur Ragnarsson.