Tiocu de Sus
El Vikipedio
Tiocu de Sus (tjoku) (hungare Felsőtök) estas vilaĝo en Rumanio sudookcidente de Dej. En 1910 ĝi nombris 574 loĝantojn (rumanoj, hungaroj), en 1992 164 (rumanoj, 21% hungaroj). Ĝia unua skriba mencio estis en 1280. En 1587 ĝi estis hungara vilaĝo, ĝia rumana loĝantaro enlokiĝis post 1712. Ĝis 1919 kaj inter 1919 kaj 1944 apartenis al Hungario (Szolnok-Doboka vármegye). Administre ĝi apartenas al Corneşti.